作曲 : François Tijou
Jen fieras mi humile
Ŝin vidas mi profile
Plej bela ŝi staras, kun manoj siaj
Sur la rondiĝanta nesto
Plej gracie, li plenigas vivon al ŝi
El la ventro jam instigaj signoj
Funde plej senteme
Tielas vivo
Ekvivas nia ido
En sia krizalido
Permane lin renkontis mi
Ĉion de ni ellernis li
Nur per kareso
En pleja kaoso de l' mondo
Ĉu bebo signifas respondon?
Promeson de l' saĝec', pli fortas amo
Ene de korpa vartejo
Plej gracie, li plenigas vivon al ni
En silento jam intima gasto
Dolĉe plej akcepte
Tielas vivo
Ekvivas nia ido
En sia krizalido
Permane lin renkontis mi
Ĉion de ni ellernis li
Tielas vivo
Ekstrebas alvenonto
Por lula amrakonto
Fabele nin revigas li
Ho, kio ĝojiga pli
Por eterneco
Tielas vivo
Ekvivas nia ido
En sia krizalido
Permane lin renkontis mi
Ĉion de ni ellernis li
Tielas vivo
Ekstrebas alvenonto
Por lula amrakonto
Fabele nin revigas li
Ho, kio ĝojiga pli
Por eterneco
Por eterneco