作词 : Jean-Claude Patalano
作曲 : Jean-Claude Patalano
Kiam finfine paco regos en la mondo,
kiam malriĉeco ne plu ekzistos sur la tero,
kiam la vorto 'malfeliĉo' ne plu aperos en vortaro,
kiam ĉiumatene ni deziros bonan sanon al nia najbaro,
kiam ni ĉiuj samvaloros,
kiam ĉiuj homoj ĉiutage ridos,
kiam ni rigardos kune en la sama direkto,
kiam estos por ĉiuj brila estonteco,
kiam la tero fariĝos granda ĝardeno,
kiam ni tre zorgos pri naturo,
kiam ĉiuj havos sufiĉe por manĝi,
kiam neniu plu volos militi,
kiam milda venteto blovos super la kampoj,
kiam la dezertoj fariĝos verdaj herbejoj,
kiam ni helpos unu la alian sen kompenso,
kiam mono ne plu estos ies dio,
kiam dioj ne plu bezonos ies sangon,
kiam ĉiu infano realigos sian revon,
kiam malaperos la malamo,
kiam homoj kaj bestoj vivos kune sen timo,
kiam la birdoj denove kantos en la urboj,
kiam urboj fariĝos belaj vilaĝoj,
ĉu ni ĉiuj parolos la saman lingvon ?