《Kajto (Esperanto)》专辑封面

歌词

Mi memoras

《Mi memoras》是Kajto演唱的歌曲,收录于专辑《Kajto (Esperanto)》,时长 5:18。以下为完整歌词。

Mi memoras ke mi atendis kiel knabo

La revenon hejmen de mia patro

por labori kun plezuro

aĉetis mi paperon, lignon kaj la ŝnuron

por fari kajton

Mi memoras ke mi konstruis kiel knabo

tre belan kajton kun mia patro

mi rigardis lin kun varma sento

li ĝoje kriis kiam venis bona vento

por nia kajto

Mi memoras ke la ĉielo estis plena

de multaj kajtoj tutkoloraj

kaj centoj da infanoj kune ludis

kaj tutajn tagojn ege sin amuzis

per sia kajto

Mi memoras ke mi ne komprenis kiel knabo

ke ne plu vidiĝis iun tagon

paperaj birdoj memfaritaj

ni restis hejme tute surprizitaj

kun nia kajto

Mi memoras ke bruaj feraj birdoj

mortigis nian tutan ĝojon

timigaj militaj ĉasaviadiloj

estis ĝenataj de infanaj amuziloj:

Niaj kajtoj

Niaj kajtoj

Niaj kajtoj

Niaj kajtoj

Se kajto estas tiel minaca

ĝi servu kiel armilo paca

Se kajto estas tiel minaca

ĝi servu kiel armilo paca

Se kajto estas tiel minaca

ĝi servu kiel armilo paca

Do, mi petas al ĉiuj infanoj de la tero

fari multajn birdojn el papero

por forpeli aermilitilojn

ni kovru la ĉielon per pacarmiloj:

Niaj kajtoj

Mi petas al ĉiuj infanoj de la tero

fari multajn birdojn el papero

por forpeli aermilitilojn

ni kovru la ĉielon per pacarmiloj:

Niaj kajtoj

Mi petas al ĉiuj infanoj de la tero

fari multajn birdojn el papero

por forpeli aermilitilojn

ni kovru la ĉielon per pacarmiloj:

Niaj kajtoj

Niaj kajtoj

Niaj kajtoj

Niaj kajtoj

在线收听

本站不提供音频,点击跳转到正版平台。

专辑《Kajto (Esperanto)》曲目

  1. Dancanta chevalo2:02
  2. Mi memoras5:18
  3. Sen reveno4:17
  4. Mi ne volas ellitighi3:51
  5. La soldato kiu marshas3:13
  6. Iri vendi azenon3:02
  7. Averto3:23
  8. Soleco4:31
  9. Forveturo2:46
  10. Orangutango2:30
  11. Ran-kvarteto2:23
  12. Tosto3:03
  13. Trista maristo3:39
  14. Kvalifikoj nenecesaj1:23
  15. Vosto1:59
  16. Knabo kaj kajto3:05

常见问题

《Mi memoras》是谁唱的?

Kajto。

《Mi memoras》收录在哪张专辑?

收录于《Kajto (Esperanto)》。

《Mi memoras》的歌词可以在哪里看?

就在本页,完整歌词已按段落展示。